Homlupo

Homlupo estas ludo kiu ankoraŭ estas tre populara en Esperantujo kaj ofte ludiĝas en diveraj junularaj aranĝoj. Originale kreita en la jaro 1986 sub la nomo “Mafio”, ne estis ĝis 1997 ke oni ekuzis la temon de homlupoj

Reguloj

La ĝenerala ideo de la ludo estas ke estas du teamoj: la “vilaĝanoj” kaj la “homlupoj”. Celo estas mortigi ĉiujn membrojn de la alia teamo. La vilaĝana teamo estas pli granda ol la homlupa - sed la vilaĝanoj ne scias, kiuj estas la homlupoj. Ankaŭ estas ludestro, kiu gvidas la ludon.

La ludantoj sidu en rondo. Por prepari, oni devas doni rolon al ĉiuj ludantoj - aŭ oni povas uzi tradiciajn ludkartojn (nigra signifas vilaĝanon, ruĝa homlupo) aŭ, pli bele, apartajn kartojn kun bildoj kaj teksto rilate al la homlupa ludo.

La ludo konsistas el pluraj fazoj, nomiĝantaj “tagoj” kaj “noktoj”. Dum la nokta fazo fermigas ĉiuj ludantoj la okulojn; poste “vekiĝas” la homlupoj” kaj kune elektas viktimon, kaj montras ilian elekton al la ludestro. Kompreneble tio devas okazi silente, por ke la aliaj ludantoj ne sciu, kiuj estas la homlupoj! Poste ili denove “dormas” kaj fine ĉiuj malfermigas la okulojn. La ludestro indikas, kiu estis mortigita per la homlupoj; tiu ludanto malkaŝas sian karton kaj ne plu rajtas paroli dum la ludo.

Poste okazas taga fazo, en kiu ĉiuj ludantoj ankoraŭ ne mortintaj diskutas siajn teoriojn pri la identeco de la homlupoj. Fine de la taga fazo la tuta vilaĝo (ĉiuj ludantoj ankoraŭ ne mortintaj) devas elekti per voĉdono unu ludanton, kiun ili volas mortigi: same kiel en la nokta fazo, la mortigita ludanto malkaŝas sian karton ne plu rajtas paroli dum la tuta ludo. Kompreneble la honestaj vilaĝanoj klopodas trovi kaj mortigi la homlupojn - sed la homlupoj volas ke oni anstataŭe elektu vilaĝanon!

Post la fino de la taga fazo okazas plia nokta fazo, kaj poste taga fazo, kaj tiel plu ĝis:

  • aŭ ĉiuj homlupoj estas mortintaj (kaj la vilaĝanoj venkas)
  • aŭ ĉiuj homlupoj estas mortintaj (kaj la vilaĝanoj venkas)

Notu ke ne necesas ke la homlupoj mortigu ĉiujn vilaĝanojn por gajni - kiam estas pli da homlupoj ol vilaĝanoj la homlupoj certe mortigos ĉiujn vilaĝanojn, do oni ne devas daŭre ludi ĝis la fino.

Cetere, ĉiuj membroj de la gajnanta teamo kune venkas - ne necesas vivi ĝis la fino de la ludo por venki en tiu ĉi ludo.

Variantoj

Estas multegaj variantoj de homlupo - oni povas krei preskaŭ iun ajn rolon, kiun oni volas. Jen kelkaj oftaj roloj:

  • La Klarvidulino aperas en preskaŭ ĉiuj partioj. Tiu ĉi ludanto estas aparte vekigita ĉiu nokte kaj elektas ludanton. La ludestro montras al la Klarvidulino, ĉu la elektita ludanto estas homlupo aŭ ne. Oni devas indiki per mangestojn por ke neniu sciu kiu estas la Klarvidulino, nek kiu estas elektita, nek kiu estas la rezulto! (Kompreneble la Klarvidulino povas ankaŭ esti viro, malgraŭ la nomo).
  • La Framasonoj estas membroj de sekreta societo kaj do rekonas unu la alian kaj scias ke ili ne estas homlupoj. Ili estas vekiĝitaj nur la unuan nokton post la vekiĝo (kaj reendormiĝu!) de la homlupoj, kaj poste agas laŭ la simplaj vilaĝanoj.
  • La Infaneto rajtas malfermi la okulojn dum la noktaj fazoj - sed se la homlupoj vidas lin/ŝin, tuj mortiĝas pro teruro!
  • La Kuracisto elektas ĉiunokte alian ludanton. Se la homlupoj ankaŭ elektis la saman ludanton, tiu ludanto fakte ne mortiĝas!

Tiuj variantoj estas la plej kutimaj - multaj aliaj tamen ekzistas. La anglalingva paĝo pri Homlupo ĉe BoardGameGeek verŝajne estas la plej bona rimedo pri variantoj kaj roloj.


Copyright © Thomas Preece 2012. This work is licensed under a Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 Unported unless otherwise stated.